Stefan vekiÄas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandÂadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaÄĩoj, pri kiuj li Åajne nenion scias. La longaj horoj en la prizono revenigas al li pasintajn renkontiÄojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paÅon post paÅo prilumas terurajn sekretojn. -- Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en Äi tiu psikologia romano pri krimo. La plej evidenta estas la retroiro: Dum la tempo en la prizono Åajnas ne moviÄi, Äiu Äapitro tamen kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan - de lia profesia kariero mezaÄula tra adoleskaj amoj Äis la frua infanaÄo. -- "Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson. La sepa, "Marina", aperis Äe Mondial en 2013.